Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 13 januaro 2025, 19:25:00 ptm
-
Eŭropa Esperanto-Unio, la komuna hejmo por la eŭropa esperantistaro: kialoj, celoj, strategio
Mardo 21 januaro 2025, 21:00 - 22:30 (MET).
Itala Esperanto-Federacio (IEF) invitas vin partopreni en la evento:
Babilado kun la prezidanto kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (respektive Séan Ó Riain kaj Luigi Fraccaroli) pri Eŭropa Esperanto-Unio, la komuna hejmo por la eŭropa esperantistaro: kialoj, celoj, strategio .
Enkondukos Laura Brazzabeni, IEF-prezidanto.
Pli je Eventa Servo, https://eventaservo.org/e/6bbb4c