Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => UEA => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 19 januaro 2025, 18:31:55 ptm
-
La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2025 estas aljuĝita al Stela Besenyei-Merger (https://eo.wikipedia.org/wiki/Stela_Besenyei-Merger) pro ŝiaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado.
Stela Besenyei-Merger estas denaska esperantisto, filino de franca patro kaj hungara patrino. Ŝi estas certe unu el la plej famaj denaskuloj ekster la Esperanto-movado, pro mallonga sinprezenta video kun subtitoloj, farita en 2020 sub la aŭspicio de Wikitongues, kun pli ol 800 mil spektoj ĝis nun.
En UEAviva, la jutubkanalo de UEA (https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU), eblas spekti intervjuon kun la premiito, kiun faris Mark Fettes, eksa prezidanto de UEA kaj ano de la juĝkomisiono, la 13-an de decembro 2024.
(El Revuo Esperanto, februaro 2025, p. 37)