Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 20 januaro 2025, 14:12:38 ptm

Titolo: Movado sen Nomo
Afiŝo de: PaulP je 20 januaro 2025, 14:12:38 ptm

En januaro 2025, estos 45 jaroj post kiam patro Phil Bosmans helpis fondi la asocion Movado sen Nomo, la Esperantan version de sia ĉefa projekto Bond Zonder Naam. Per Esperanto, lia mesaĝo povis disvastiĝi tra la tuta mondo.  Ĝis hodiaŭ, 12 jarojn post lia forpaso en la aĝo de 90, grupo da entuziasmuloj vivtenas liajn ideojn. Por plifortigi ĉi tiun celebron, ni invitas ĉiujn “samideanojn” al komuna manĝo.    Loko: Esperantodomo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antverpeno