Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Forstbirdo je 27 marto 2025, 21:19:17 ptm

Titolo: Kluba kunveno Kalmthout
Afiŝo de: Forstbirdo je 27 marto 2025, 21:19:17 ptm
17-a de aprilo : Nia prezidanto Rob Ebenau lastatempe vojaĝis Srilankon. Tio ĉi estas granda insulo en la Hinda Oceano, sude de la Hinduja subkontinento. La Erikejanoj kaj la eventualaj vizitantoj ĝuos bildoriĉian prelegon pri ekzotika lando! Kutimaj ejo kaj horoj : Heide City, Heidestatiestraat, Heide-Kalmthout, 15h 30 - 17h.