Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 15 majo 2025, 20:18:59 ptm

Titolo: Antibiotikoj
Afiŝo de: PaulP je 15 majo 2025, 20:18:59 ptm
La 16an de majo prelegos Debora Rossetti pri antibiotikoj. Ŝi skribas:
 
"Antibiotikoj, malkovritaj de Fleming, estas esencaj medikamentoj por kuraci bakteriajn infektojn. Ekzistas diversaj tipoj, sed netaŭga uzo kondukis al antibiotika rezisto, kreskanta problemo. Estas esence uzi ilin saĝe, nur kiam preskribite de kuracisto, por konservi ilian efikecon. Dum la prelego mi parolos pri ilia historio, pri ilia uzado, kaj mi rakontos kelkajn strangajn anekdotojn rilate al ili."