Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 22 aprilo 2026, 06:37:35 atm

Titolo: Komuna vizito al la ekspozicio pri "La Antverpena Ses" en MoMu
Afiŝo de: PaulP je 22 aprilo 2026, 06:37:35 atm
Kadre de niaj Dimanĉe Dumtage, ni volas kune iri la 26an de aprilo al ekspozicio, kiu prilumas la unikan itineron, kiu konektas la ses junajn mododizajnistojn ekde la 80aj jaroj. Ĝi komenciĝis per ilia edukado ĉe la Reĝa Akademio de Belartoj en Antverpeno kaj kulminis per ses influaj solokarieroj. Ili metis Antverpenon sur la modomapon kiam ili prezentis siajn kolektojn ĉe la Brita Dizajnista Spektaklo (British Designer Show) en Londono en 1986. Tio kondukis al ilia internacia sukceso kaj establis la reputacion de Antverpeno kiel modo-urbo. Iliaj distingaj dizajnoj daŭre influas la modomondon ĝis hodiaŭ.
!!!! Vi jes devas mem rezervi bileton por certa momento tra https://visit.momu.be/#/tickets/time?group=timeSlot_and_day&date=2026-04-26 (https://visit.momu.be/#/tickets/time?group=timeSlot_and_day&date=2026-04-26), kostoj 13 € por bileto.
Ni proponas mendi bileton por 13h30, tiam ni povas kune ĝui la ekspozicion en amika rond'! Eble poste ni povos ankoraŭ trinki ion.
Adreso estas:
MoMu
 Nationalestraat 28
 2000 Antwerpen Ĝis tiam?
Klaas