Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 29 majo 2026, 10:55:38 atm
-
Saluton,
JAM HODIAŬ estos tre interesa prelego!
Kial ni ofte estas niaj plej severaj kritikantoj kaj bariloj al propra feliĉo? Jürgen Wulff, aŭtoro de germanlingva furorlibro pri feliĉo, invitas vin malkovri, kiel ni mem kreas nian malfeliĉon – kaj kiel ĉesi tion. Per mikso de antikva filozofio kaj moderna neŭroscienco, ni ekzamenos la „bremsojn“ en nia cerbo kaj la kaptilon de nerealaj atendoj. Ni lernos la surprizan arton de akceptado kaj kiel dankemo povas radikale ŝanĝi nian perspektivon pri mono, laboro kaj rilatoj. Eĉ en malfacilaj cirkonstancoj, eblas trovi internan pacon per trejnado de nia mensa rezistoforto. Venu kaj lernu kiel malfermi la pordon al feliĉo, kiun vi mem eble nekonscie fermis."
Ĝis ĉi-vespere je la 20a horo CET, ĉe https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1 (https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1)
pasvorto: steloverda
Amike,
Klaas Dijkstra
Ella Strug