Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 04 junio 2026, 15:45:59 ptm

Titolo: Metro-mapoj, mirinda universo
Afiŝo de: PaulP je 04 junio 2026, 15:45:59 ptm

Mi invitas vin al la sekva interreta kunveno de la Londona Esperanto-Klubo kaj Antverpena Klubo morgaŭ vespere je la 20a horo (UTC+1).

Jen la ligilo de la kunveno: https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09 (https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09)

Prelegonto: Thierry Spanjaard.
Titolo de la prelego: Metro-mapoj, mirinda universo
Resumo: La plimulto de la homoj uzas metromapojn, aŭ almenaŭ mapojn de transportrimedoj, sen iam ajn vere atenti ilin. Tamen, tiuj nunaj metromapoj estas la rezulto de jardekoj da evoluo por iri de la geografia mapo al la skema reprezentado ĉiam pli simpla, agrabla kaj efika. La prelego prezentas la historion de metromapoj kaj kiel ili evoluis dum la tempo por iĝi samtempe pli belaj kaj pli efikaj. Tiu ĉi prezentado estas amplekse ilustrita de ekzemploj de metromapoj de multnombraj urboj en la mondo kaj evidentigas bonajn kaj ne tiel bonajn trajtojn de metromapoj, laŭ decidoj de lokaj aŭtoritatoj kaj transportkompanioj. Post tiu prelego, vi neniam plu uzos transportrimedojn sen bone atenti la mapojn.

Ĝis morgaŭ!