Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 09 oktobro 2026, 17:10:11 ptm
-
IKEF havas la grandan plezuron kaj fieron sciigi al vi gravan atingon: La trilingva Internacia Komerca Vortaro (Esperanto – Angla – Ĉina) estas oficiale lanĉita en nia renovigita retejo, plene senpaga kaj senbare alirebla por ĉiuj!
Kiel ĝin uzi? Vizitu rekte https://ikef.net/vortaro.php. Serĉu laŭplaĉe: enskribu vorton en Esperanto, angla aŭ ĉina. Utila klavkombino: premu la klavon „/“ por tuj enfokusigi la serĉkampon; premu „Esc“ por malplenigi la kampon aŭ fermi detalajn fenestrojn.