Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 30 oktobro 2011, 18:05:57 ptm

Titolo: Kongreso Tutafrika pri “Kulturo, ilo por evoluo en Afriko"
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 30 oktobro 2011, 18:05:57 ptm
La kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, Adje Adjevi, partoprenos nome de afrikaj esperantistoj je la unua Kongreso Tutafrika pri “Kulturo, ilo por evoluo en Afriko”, kiu okazos de la 17-a ĝis la 18-a novembro 2011 en Lomeo, Togolando. Li bezonas informmaterialon (prefere paperan) en la franca kaj angla. Bonvolu sendi ĝin al li je la jena adreso: Adjé Adjévi, 06B.P.61807, Lomé, TOGO

Dankon pro la helpo.