Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 08 decembro 2011, 21:24:48 ptm

Titolo: Fervojista Kongreso en Herzberg (D), 19-25 majo 2012
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 08 decembro 2011, 21:24:48 ptm
la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso (IFK) estas unu el la plej grandaj Esperanto-Kongresoj. Temas pri unika internacia kongreso, ne nur por fervojistoj. Ni atendos 150 - 200 gepartoprenontojn el ?. 20 landoj! Granda kulturprogramo kun interesaj ekskursoj atendos vin. ĉuu la specialan urban Esperanto-atmosferon kaj vizitu la plej belajn lokojn de la Harz-montaro.

Herzberg havas unikan Esperanto-infrastrukturon, ekz. kun Esperanto-domo, granda fakbiblioteko, kun Esperanto-ĉambro en la bela kastela muzeo, diversaj esperantlingvaj promenvojoj, ktp.

Ni ofertas etan antaŭkongreson (16.05.2012 - 19.05.2012) kun migradoj kaj ekskursoj.
La postkongreso (GEK) okazos dum pentekosto 2012 en Berlin-Lichtenberg.

La specialan IFK-hejmpaŝon kun elektronika aliĝilo vi trovas sub: http://ifk64.esperanto-urbo.de