Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 03 novembro 2012, 08:14:36 atm

Titolo: 20-21.9.2013 - konferenco "Interagado de la etnaj kaj planitaj lingvoj"
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 03 novembro 2012, 08:14:36 atm
Nia katedro pri romanidaj lingvoj kaj interlingvistiko en Orienteŭropa nacia universitato Lesja Ukrainka en Lucjk je la 20a kaj 21a de septembro 2013 jaro) organizos kune kun la katedro pri aplikata lingvistiko la sciencan konferencon "Interagado de la etnaj kaj planitaj lingvoj en la kunteksto de la eŭropa integriĝo" (en Lucjk kaj en Svitjazj). Ene de la konferenco okazos ronda tablo, dediĝita al Esperanto. Bonvolu sendi viajn proponojn rilate al tio.  La prelegoj, kiujn preparos la partoprenantoj, estos publikigotaj en la scienca revuo de la universitato.

Nina Daniljuk (nina_daniljuk@ukr.net)