Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 05 novembro 2012, 07:56:45 atm

Titolo: Itala Esperanto-Kongreso 3-10.8.2013
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 05 novembro 2012, 07:56:45 atm
En Castellaro (Katelaro) apud San Remo (Sanremo) de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 okazos la 80-a Itala Esperanto-Kongreso. Se vi jam partoprenis la italan kongreson de la lastaj jaroj vi scias pri kio temas. Se vi ne partoprenis, pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso.
ĝi okazas en Kastelaro, apuda urbeto de Sanremo, preskaŭ ĉe la landlimo inter Itlaujo kaj Francujo, en la konata Lazura Marbordo.
Bonvolu legi en http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo (http://kongreso.esperanto.it/80/?lang=eo) nian inviton al vi, kaj en  http://kongreso.esperanto.it/80/?page_id=63&lang=eo (http://kongreso.esperanto.it/80/?page_id=63&lang=eo) pri la aliĝo kaj aliĝkotizoj.
Plej grave, bonvolu legi en http://kongreso.esperanto.it/80/?page_id=67&lang=eo (http://kongreso.esperanto.it/80/?page_id=67&lang=eo) pri loĝado kaj loĝkostoj.
Titolo: Re: Itala Esperanto-Kongreso 3-10.8.2013
Afiŝo de: Lodchjo je 06 novembro 2012, 08:59:02 atm
Tre interese, mi verŝajne partoprenos!