Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 26 novembro 2012, 16:28:29 ptm

Titolo: Seminario de Kosmo pri EU-projektoj kaj subteno, 25-27jan2013
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 novembro 2012, 16:28:29 ptm
Kosmo invitas partopreni en seminario en Edinburgo pri eŭroprojektumado kaj por instigi la kunlaboron inter diversaj E-organizoj je 25-27a de januaro 2013. Pluraj eblecoj starigi projektojn k ricevi subtenon de EU (ekz. Grundtvig) estos prezentitaj kaj konkrete diskutitaj kune.

Detalaj informoj laĵeble baldaŭ (post fikso de ĉiuj detaloj) aperos je www.kosmo.eu.com (http://www.kosmo.eu.com)

Partopreno subvencieblas tra la flandra nacia agentejo; jen ligilo kie oni povos legi kelkajn utilajn informojn kaj, ĉefe, la bezonatan dokumentaron:

http://www.epos-vlaanderen.be/?CategoryID=206&ArticleID=91 (http://www.epos-vlaanderen.be/?CategoryID=206&ArticleID=91)

La agentejo postulas sessemajnan antaŭanoncon por ricevi kandidatiĝon.


Jen la provizora programo:

2013/01/25
 posttagmezo:
Alveno de la reprezentantoj de la Partneraj Asocioj
 Sinprezento de la Gastiganta Organizo
Sinprezento de la Partneraj Asocioj

vespero:
 
Vespermanĝo, Nokto de Burns (skota tradicio)

 
2013/01/26
 mateno:
Faka prezento:  La Partneradoj Grundtvig
 Diskuto pri la projekta temo: mastrumado kaj planado de projektoj en plenkreskaj edukaj organizoj.
 
posttagmezo:
 Analizo de pasintaj kandidatiĝoj: sukcesoj, malsukcesoj, prijuĝoj.
 Plievoluigo de la projekta temo
 Faka prezento:  Grundtvig Volontulaj Projektoj por junkoraj homoj.
 Diskuto

2013/01/27
mateno:
 Dissemadaj k valorigaj strategioj
 Komunikaj iloj kaj strategioj dum la projekta vivo
 
posttagmezo:
 Faka prezento: Grundtvig Mult-flankaj Projektoj
 Diskuto
Difino de konkreta laborplano, finaj rimarkoj
 
2013/01/28
mateno:
Vizito al la tombo de la poeto William Auld (fare de Esperanto Asocio de Skotlando).

posttagmezo/vespero:
Foriro de la reprezentantoj de la Partneraj Asocioj.