Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 18 februaro 2013, 10:39:03 atm

Titolo: Jugoslavio kaj poste
Afiŝo de: PaulP je 18 februaro 2013, 10:39:03 atm
Venontan vendredon, la 22an de februaro, je la 20:00a horo vi povos aŭdi eminentan preleganton, Neven Kovacic el Kroatio. Neven havas grandegan konon pri la historio kaj la nuntempo kaj povas prezenti tion en agrabla, senriproĉa lingvaĵo, komprenebla por ĉiu ajn. Kiel internacia ĉiĉerono, li daŭre vagadas tra Eŭropo kaj povas sekvi la disvolviĝojn en eksa Jugoslavio. La titolo de lia prelego: Jugoslavio kaj poste.