Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 marto 2013, 22:04:20 ptm

Titolo: URUG KAJ URUG – DU TRADUKOJ DE HELLA HAASSE
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 marto 2013, 22:04:20 ptm
La forpaso de Hella Haasse en septembro 2011 instigis homojn denove legi aŭ aĵeti librojn de tiu konata kaj aprezata nederlanda verkistino. Interese estas, ke ĝia fama unua novelo "OEROEG", publikigita en 1948, nun ankaŭ aperis en Esperanto, kaj eĉ duoble!
 
 Internacia Esperanto-Instituto (IEI) organizos sabaton la 13an de aprilo 2013 en sia kunvenejo Riouwstraat 172 en Hago prelegon, en kiu Toon Witkam prezentos superrigardon de la variaĵoj en la du tradukoj.
 
 Programo: (nederlandlingve)
 13.00-13.30 h.: akcepto kun kafo/teo
 13.30-16.00 h.:
 - prelego de Toon Witkam
 - paŭzo
 - la tradukantoj rakontos pri la dilemoj kiujn ili spertis pri la tradukado kaj kiel ili solvis ilin.
 Kompreneble vasta eblo por diskutado!
 
 La partopreno estas senkosta. Bv. tamen antaĵe anonci vin : iesperanto@versatel.nl (iesperanto%40versatel.nl) aŭ helikpoŝte: 
 IEI, Riouwstraat 172, 2585 HW, Den Haag.

 Urug, traduko P.Buijnsters, eldono IEI, Hago, Nederlando.
 Urug, traduko G.Berveling, eldono VoKo, Rijswijk, Nederlando.
 Ambaŭ eldonaĵoj estas akireblaj ĉe FEL (www.retbutiko.net)
Titolo: Re: URUG KAJ URUG – DU TRADUKOJ DE HELLA HAASSE
Afiŝo de: PaulP je 04 marto 2013, 08:15:43 atm
Interese! Fakte oni povus peti Petron Desmet' fari same en la flandraj grupoj. Ankaŭ li studis kaj komparis la du tradukojn.