Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 marto 2013, 14:11:59 ptm
-
Staŭo pri tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado; gvidanto: Brian Moon, tradukisto.
Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum Tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto.
Claude Nourmont
Retadreso: informoj @ kvinpetalo.org (forigu la spacojn)
Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314
Rete: http://kvinpetalo.org/ (http://kvinpetalo.org/)