Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 marto 2013, 18:18:31 ptm

Titolo: Gent, 22.3.2013: La mirinda mondo de nevideblaj bestetoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 17 marto 2013, 18:18:31 ptm

Kun granda ĝojo mi invitas vin partopreni la kunvenon de vendredo la 22a de marto je la 20.00a horo.
Tiam ni havos prelegon de fakulino rilate la temo: La mirinda mondo de nevideblaj bestetoj. Klarigoj en por ĉiu komprenebla lingvaĵo helpe de bildoj. La graveco de mikroorganismoj por nia vivo.
La prelegonto estas Ite Tytgat, denaska, tre sperta esperantistino kaj elokventa parolanto.
Espereble vi multnombre partoprenos ĉar mi certas pri interesa, vigla kaj agrabla vespero.
amike,
Katja