Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 18 aŭgusto 2013, 19:34:55 ptm

Titolo: 5 oktobro: monda tago de la instruistoj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 18 aŭgusto 2013, 19:34:55 ptm
'Monda tago de la instruistoj' ĉiujare estas organizita de UNESKO je la 5a de oktobro. Vidu http://www.unesco.org/new/en/unesco/events/prizes-and-celebrations/celebrations/international-days/world-teachersday/ (http://www.unesco.org/new/en/unesco/events/prizes-and-celebrations/celebrations/international-days/world-teachersday/) .

Renato Corsetti sugestis al ILEI (kaj al la landaj asocioj) je tiu okazo:
- sendi almenaŭ salutmesaĝon al la asocioj de lingvo-instruistoj en la lando;
- prepari gazetaran komunikon (laŭ teksto pretigita de ILEI kaj tradukota de la landaj sekcioj);
- krome aranĝi kunvenon de Esperanto-instruistoj.