Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 septembro 2013, 15:25:38 ptm

Titolo: Gent, 18a de septembro 2013: Th. Saladin
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 septembro 2013, 15:25:38 ptm

Escepte ni havos kunvenos je merkredo la 18a de septembro je la 20.00a horo en nia klubejo.
 
Thierry Saladin, tre aktiva franca esperantisto, faras rondvojaĝon en Belgio por klarigi pri Peticio rilate Esperanto pere de Avaaz.
 
Jen fragmento el lia mesaĝo.
Unue, la titolo estos:
"Kia ni devas rigardi tiun internacian peticion ĉe Avaaz"
https://secure.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_officielle_de_lUE/?tJbwlab
 
Due, mi prezentos tiun peticion, klarigos kiamaniere mi ekkonis ĝin ( komence mi trovis tiun peticion stulta, kaj poste mi ŝanĝis mian opinion, kaj mi klarigos la kialon), indikos la nunan situacion kaj prezentos kelkajn agadojn farindajn.


ĉi-hore, jam subskribis 174 belgoj kaj 76 nederlandanoj. Entute 6060 homoj el 115 landoj.
 
Trie, mi respondos al la demandoj dum la debato.
 
Esperante je via interesiĝo,
amike,
 
Katja
Titolo: Re: Gent, 18a de septembro 2013: Th. Saladin
Afiŝo de: PaulP je 15 septembro 2013, 18:37:03 ptm
La sama prelego kaj debato okazos en Antverpeno la 20an de septembro.