Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 22 novembro 2013, 20:56:29 ptm
-
Irano havas longan historian de Esperanto-movado, sed en la lastaj jaroj, esperantistoj de la mondo havis maloftan okazon por viziti Iranon. Jen estas unika okazo por ĝui la esperantan etoson kun abundaj programeroj kaj samtempe iom turismi tra la lando. Menciindas ke la kongreso koincidas kun la Irana nov-jaraj ferioj kaj tio donas oportunon por kaj kongresi kaj ĝui la nov-jarajn festojn tra la lando dum la plej favora kaj agrabla klimato. Por aliĝi, kontribui per artikolo, aŭ proponi artan programon simple sendu retmesaĝon al info<ĉe>espero.ir
Informo de Irana Esperanto-Asocio (http://www.espero.ir/)
Legu plu sur :
http://www.liberafolio.org/2013/unua-irana-esperanto-kongreso-okazos-en-2014 (http://www.liberafolio.org/2013/unua-irana-esperanto-kongreso-okazos-en-2014)