+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Novaĵoj / Nieuws / Nova trilingva komerca vortaro
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 09 oktobro 2026, 17:10:11 ptm »

IKEF havas la grandan plezuron kaj fieron sciigi al vi gravan atingon: La trilingva Internacia Komerca Vortaro (Esperanto – Angla – Ĉina) estas oficiale lanĉita en nia renovigita retejo, plene senpaga kaj senbare alirebla por ĉiuj!

Kiel ĝin uzi? Vizitu rekte https://ikef.net/vortaro.php. Serĉu laŭplaĉe: enskribu vorton en Esperanto, angla aŭ ĉina. Utila klavkombino: premu la klavon „/“ por tuj enfokusigi la serĉkampon; premu „Esc“ por malplenigi la kampon aŭ fermi detalajn fenestrojn.
2
Kongresoj / Congressen / Virtuala Kongreso de Esperanto, 26-29 novembro 2026
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 05 oktobro 2026, 07:17:36 atm »
Ekfunkciis la aliĝilo al la 7a Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu okazos interrete de la 26a ĝis la 29a de novembro 2026. Individuaj membroj de UEA aliĝas senpage. Legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2026/10/gk-334/ kaj aliĝu.
3
Antverpeno / La apriora lingvo Babm
« Lasta afiŝo de PaulP je 01 oktobro 2026, 06:29:05 atm »

Saluton,

 
Ĉiam ke vi pensas ke li jam kovris ĉiujn planlingvojn, Martin Ptasinski elfosas novan en obskura angulo de lingvohistorio.
Ĉi-foje li prelegos pri la apriora lingvo Babm (en Esperanto: Boabomo), certe profunde kaj lernoplena.

 
Do morgaŭ la 2an de oktobro je la 20a horo CET, ĉe https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1 ; pasvorto: steloverda

 
Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena Esperantoklubo La Verda Stelo kaj Londona Esperanto-Klubo.
4
Agenda / Agendo / Klubkunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 23 septembro 2026, 20:59:44 ptm »
La 15-an de oktobro 2026 : Anita Scheenaerts prelegas pri la Kalmthouta historio, nome pri torfo, la iama loka nigra oro. Kutimaj loko kaj horo (Heide City, Heidestatiestraat 33; 15h 30).
5
Kursoj / Cursussen / Kurso en Berchem
« Lasta afiŝo de PaulP je 22 septembro 2026, 08:51:26 atm »

Karaj samideanoj,


Lode Van de Velde kaj Alex Humet prizorgis hieraū lunde enkondukan prelegon al Esperanto, kadre de nova 12-leciona ĉiusemajna kurso, ĉe Buurthuis Posthof en Berchem, kiu ekos je lundo 5-a de oktobro je la 19:00.


La kursmaterialon provizos la lernolibro “Dé [size=inherit]wereldtaal in 25 lessen” de Lode Van de Velde kaj la demandaro el la BEK-kurso de Dennis Keefe. La kurson gvidos Àlex Humet. [/size]


Sep interesitoj ĉeestis kaj akompanis nin la tutan prelegon la kurs-direktorino de la centro, kiu plene apogas la iniciaton.


Interesitoj loĝas en Berchem, Antwerpen, Mortsel kaj Kalmthout. Ekster-antverpenaj partoprenintoj povis veni per publika transporto danke al la bona situo de la centro, proksima al stacidomo kaj tram- kaj bus-haltejoj. Laū la naskiĝdeveno, krom 4 el la Antverpena regiono, 3 devenas el Bruselo (franclingva), Asturio (hispanlingva) kaj Pollando.


Restas 2-semajnoj antaū la komenciĝo de la kurso, ni petas vin bonvole plue diskonigi la kurson en via ĉirkaūaĵo.


Dankon kaj ĉion bonan


Amike
Àlex Humet
6
Agenda / Agendo / 20sep2026: Valère Doumont prelegos pri skoltoj kaj Esperanto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 septembro 2026, 06:59:56 atm »

En la monata prelegserio de Aŭstralia Esperanto-Asocio Valère Doumont prezentos la skoltan movadon: ĝian historion, nunan staton, ĝian fruan rilaton kun Esperanto, kaj kio okazas nun en la Esperanto-movado.

Valère Doumont (46 jaraĝa) estas edukisto, naturgvidanto kaj skolto. Li partoprenis kaj estris en la skolta movado de Bruselo-Valonio. Membras ĉe Skolta Esperanto-Ligo kaj fondis la Verdajn Skoltojn en 2012.

Aktuale li estas trejnisto por skoltestro, gvidanto de loka grupo kaj prezidanto de la Verdaj Skoltoj.
Pli da informo ĉe https://edukado.net/biblioteko/panteono

DIMANĈE, LA 20-AN DE SEPTEMBRO 2026, JE LA 09:00 en Belgio [ne je 08:00 kiel antaŭe menciita]. Jen la ligilo:

http://HTTPS://US02WEB.ZOOM.US/J/81848075241?PWD=IYJJHNR5FF7REOSWAIBEWLXL1BAJKZ.1
Meeting ID: 818 4807 5241
Passcode: 014431
7
Agenda / Agendo / LEA, Tongeren: Limburga Tago 2027
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:07:37 ptm »
Ni kunvenos en Tongeren por pikniki, bicikli kaj promeni.
8
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Skrablo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:05:25 ptm »
Ni kantos esperante.
9
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Filmo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:04:42 ptm »
Ni ludos la faman vortludon skrablon.
10
Agenda / Agendo / LEA, Peer: Filmo
« Lasta afiŝo de An Olijslagers je 09 septembro 2026, 15:03:50 ptm »
Emilio elektos film(et)o(j) por ni.
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10