+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 majo 2024, 18:58:05 ptm »
la 20-an de junio 2024
Vizito al kasteldomo en Hoogboom.  Akcepto de la 102 jaraĝa estrino kaj pikniko je la tereno.  Prefere ni biciklas tien.  Tiuj kiuj NE biciklas arigas je la parkejo de la stacidomo de Heide kaj Nicky atendos ilin tie je la 15.10 horo
22
Antverpeno / La Universala Kongreso en Arusha
« Lasta afiŝo de PaulP je 22 majo 2024, 12:15:03 ptm »
Costa Mashauri parolos per Zoom  pri "La Universala Kongreso en Arusha, Tanzanio, Afriko".
23
Antverpeno / Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando
« Lasta afiŝo de PaulP je 17 majo 2024, 06:46:35 atm »


Hodiaŭ vespere je la 20a horo en Antverpeno Jerzy Dryja prelegos pri „Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando”.

Edmond Privat ne nur estis granda Esperanto-pioniro, sed okupiĝis pri la politikaj problemoj de sia tempo. Nia konata pola esperantisto Jerzy Dryja  parolos pri lia agado kunlige kun Pollando.

La prelego estos dissendata per la programo Zoom. Petu la ligilon de esperanto-antwerpen@esperanto.be
24
Familia vivo / Petro de Smedt
« Lasta afiŝo de PaulP je 15 majo 2024, 10:32:07 atm »
Petro de Smedt forpasis la 12an de majo. Li estis konata i.a. kiel la redaktoro de la granda vortaro nederlanda-Esperanto-nederlanda, de la Oklingva Proverbaro, de la Praktika Fundamento de Eo kaj de multaj aliaj libroj pri lingvistiko.
La disŝuto de la cindroj okazos en vendredo de 17a de majo je la 13:15 en la entombigejo de Sint-Gillis-Dendermonde.


Kondolenci eblas rete per https://www.rouwcentrumvandamme.be/rouwbericht/pierre-de-smedt/
25
Novaĵoj / Nieuws / Re: IEspA decidis: Diest!
« Lasta afiŝo de Marc je 27 aprilo 2024, 10:30:46 atm »
Eltiraĵo de nur la 56 sekunda anonco en la novaĵoj de Radio 2 Vlaams-Brabant, 26/4/2024 je la 16:30a kaj 17a30a troviĝas nun ankaŭ en la retejo de IEspA: http://www.iespa.eu/images/gazetaro/20240426_Radio2.mp3.
26
Novaĵoj / Nieuws / Re: IEspA decidis: Diest!
« Lasta afiŝo de PaulP je 27 aprilo 2024, 08:38:00 atm »
27
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 26 aprilo 2024, 15:33:04 ptm »
La 16-an de majo 2024 : Okaze de la jara promeno de La Erikejo, nia simpatianto kaj gvidisto Rien Slagter elektis favore al ni unikan lokon apud Bergen-op-Zoom : De Zanderijen. Ni renkontos nin je la 14-a horo en la parkejo de la stacidomo de Heide cele al nia komuna kunveturado. Pro praktikaj kialoj la promeno estas prokrastita je unu semajno!!!
28
Novaĵoj / Nieuws / Re: IEspA en VRT hodiaŭ
« Lasta afiŝo de Marc je 26 aprilo 2024, 14:16:52 ptm »
Hodiaŭ, je la 16a30 kaj/aŭ 17a30, en la novaĵoj de Radio 2 aŭdeblos informoj pri IEspA en Diest, kun eta intervjuo.
La informo ankaŭ aperos en la retejo de vrt.be
29
Novaĵoj / Nieuws / IEspA decidis: Diest!
« Lasta afiŝo de Marc je 26 aprilo 2024, 13:58:17 ptm »
 Post trijara serĉado, dum kiu ni senrezulte vizitis multajn konstruaĵojn, la Internacia Esperanto-Arkivo fine en la centro de la urbo Diest (Hasseltsestraat) trovis la taŭgan spacon: ter- kaj subtera etaĝoj, kune ĉirkaŭ 350 kvadratmetrojn. La interkonsento pri la aĉeto estas subskribita en la 23-a de aprilo 2024, la notaria akto sekvos post kelkaj monatoj. Post kelkaj adaptaĵo la plena arkivo de IEspA ĉirkaŭ la jarfino povos translokiĝi al Diest.
Al la arkiva spaco aldoniĝas apartamento en la unua etaĝo, kiu estas ludonata kaj estos stabila enspezofonto de IEspA.


Jam alvenis ĉirkaŭ 300.000€ je donacoj. Por la tuto de aĉetsumo, kostoj kaj konstruoj estas bezonata plia 100.000€. La oferto de la anonima mecenato kiu al ĉiu donaco ricevita aldonas samkvantan kompletigon (vidu la retejon www.iespa.eu, “subteno”) estas plilongigata ĝis la 31-a de julio 2024. Ankaŭ via eŭro valoras du!

Pliaj informoj en www.iespa.eu  [adreso korektita 20240627] (elektu “Loko”n en eo, same legeblas en nl , fr, de) aŭ telefone je 050 330004 (Roland Rotsaert).
 
30
Antverpeno / Miaj kontaktoj kun afrikaj esperantistoj
« Lasta afiŝo de PaulP je 24 aprilo 2024, 13:12:49 ptm »
Ĉi-vendrede je la 20a horo (tempo en Antverpeno)  Vera Meeus parolos pri „Miaj kontaktoj kun afrikaj esperantistoj”. Por povi spekti la prelegon vi bezonas ligilon, kiun vi povas peti de esperanto-antwerpen@esperanto.be
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10