+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 ... 6 7 [8] 9 10
71
Antverpeno / Aruŝo
« Lasta afiŝo de PaulP je 06 februaro 2025, 06:00:28 atm »


Ni invitas partopreni la spektadon de la filmo pri la UK en Aruŝo, Tanzanio, vendredon la 7an de marto je la oka horo. Se vi ĉeestis la kongreson, tiam estas bona okazo rememori pri la “Neforgeseblaj momentoj de la UK-2024 en Aruŝo” - tiel nomiĝas la filmo. Se vi ne partoprenis la kongreson, tiam estas des pli grava kialo spekti filmon pri la unua en historio Universala Kongreso de Esperanto en Afriko!

Aŭtoro de la filmo estas Aleksej Salomatov.

Amike
72
Novaĵoj / Nieuws / Jarraporto 2024 de Belga Esperanto-Federacio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 04 februaro 2025, 20:15:19 ptm »
Ĵus pretiĝis la fina versio de la raporto pri la agado de Belga Esperanto-Federacio (BEF), do de ĉiuj belgaj Esperanto-asocioj, dum la pasinta jaro 2024. Estas 32-paĝa dokumento. Elŝutu ĝin je https://benelukso.eu/arkivo/BEF/2024-BEF-jarraporto-definitiva-versio.pdf
73
Familia vivo / FORPASIS RENATO CORSETTI (1941-2025), HONORA PREZIDANTO DE UEA
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 02 februaro 2025, 16:54:42 ptm »

UEA profunde bedaŭras informi, ke forpasis D-ro Renato Corsetti (naskiĝis la 29-an de marto 1941) la 1-an de februaro 2025, en la aĝo de 83 jaroj, en Londono. Eksa prezidanto de UEA (2001-2007) kaj honora prezidanto de UEA kaj TEJO, li estis multfaka kaj energia kunlaboranto kaj unu el la plej eminentaj figuroj en la esperantista movado, kaj en la itala kaj en la internacia, ekde siaj junaj ĝis siaj lastaj jaroj.

Naskiĝinta en Romo, li komencis sian profesian karieron en banko. Li ekaktivis en la Esperanto-movado fine de la 1960-aj jaroj kaj baldaŭ poste iĝis Prezidanto de TEJO (1971-1973). La Estraron de UEA li unue eniris en 1980 kaj oficis ĝis 1986; denove en 1998 kiel Vicprezidanto kaj en 2001 kiel Prezidanto de UEA. Dum sia longa kariero en UEA li aktivis en multaj komisionoj kaj kunlaboris en multaj projektoj kun aktivuloj tra la mondo, ekzemple en la Instituto Hodler '68, kie li estis Prezidanto (1980-1986) kaj Vicprezidanto (ekde 2002). En 2011, rekonante lian longdaŭran agadon por la Asocio, la Komitato de UEA deklaris lin Honora Membro kaj en 2023 nomumis lin Honora Prezidanto okaze de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Torino. Li ankaŭ ricevis la Premion Deguĉi en 2008. ! Krom siaj honoraj titoloj kaj premioj en UEA li ankaŭ estis Honora Prezidanto de TEJO.

En la pasintaj kelkaj jaroj li aktive kunlaboris por informa agado de UEA, kunordigante projektojn pri disvastigado de afiŝoj rilate al lingva justeco kaj okaze de la Esperanto-Tago kaj la Tago de la Gepatra Lingvo. Krome lia agado ne limiĝis en UEA kaj TEJO: li ankaŭ estis estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio dum pluraj periodoj. Li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1998.

Li estis lingvisto kaj profesoro, ofte prelegante aŭ verkante en Esperanto kaj en la itala pri lingva politiko, Esperanto, infana dulingveco, psikopedagogio de lingvo kaj komunikado. Li aŭtoris multajn artikolojn kaj librojn. Li instruis psikolingvistikon en la Universitato "La Sapienza" de Romo en la 1990-aj jaroj kaj estis profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San-Marino.

UEA perdis ne nur eksan prezidanton, sed ankaŭ gravan kunlaboranton, amikon kaj unu el la plej gravaj motoroj en la moderna historio de la Asocio. UEA esprimas siajn profundajn kondolencojn al la tuta familio, ĉefe al lia edzino Anna Löwenstein, mem honora membro de UEA kaj eminenta Esperanto-instruisto, kaj al liaj tri filoj. (Gazetara komuniko de UEA)
75
Agenda / Agendo / kurso, blinduloj
« Lasta afiŝo de BertSchumann je 27 januaro 2025, 00:26:31 atm »
76
Agenda / Agendo / bicikli aŭ kanti
« Lasta afiŝo de BertSchumann je 27 januaro 2025, 00:24:45 atm »
77
Agenda / Agendo / kurso
« Lasta afiŝo de BertSchumann je 27 januaro 2025, 00:21:47 atm »
78
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 25 januaro 2025, 17:44:18 ptm »
Ĵaŭdo la 20-an de februaro 2025
Profesoro Jo Haazen, nun okdekjara, estas ankoraŭ internacie aktiva kiel mondfama kariljonisto kaj kiel esperantisto. Li venas por prelegi al ni pri siaj multaj vivspertoj kaj pri sia freŝdate publikigita aŭtobiografio  “Een Haas in de Toren”. Kutimaj horo kaj loko!
79
Antverpeno / Andoro
« Lasta afiŝo de PaulP je 23 januaro 2025, 11:23:49 atm »

Vi estas invitataj partopreni la kunvenon en Zoom organizita de la kluboj de Londono kaj Antverpeno morgaŭ vespere je la 20a horo.

James Hawkey, kiu laboras ĉe la Universitato de Bristolo, kiel esploristo pri lingvistiko prelegos al ni pri la Andora Princlando ("Andoro"), eta lando en la sudo de Eŭropo.
80
Antverpeno / Movado sen Nomo
« Lasta afiŝo de PaulP je 20 januaro 2025, 14:12:38 ptm »

En januaro 2025, estos 45 jaroj post kiam patro Phil Bosmans helpis fondi la asocion Movado sen Nomo, la Esperantan version de sia ĉefa projekto Bond Zonder Naam. Per Esperanto, lia mesaĝo povis disvastiĝi tra la tuta mondo.  Ĝis hodiaŭ, 12 jarojn post lia forpaso en la aĝo de 90, grupo da entuziasmuloj vivtenas liajn ideojn. Por plifortigi ĉi tiun celebron, ni invitas ĉiujn “samideanojn” al komuna manĝo.    Loko: Esperantodomo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antverpeno 
  • Kiam: Dimanĉe la 26-an de januaro 2025 je la 12.30 horo 
  • Kio: Poké-bovlo; ĉi tio estas manĝo kie vi povas mem kombini la ingrediencojn laŭplaĉe. 
  • Kosto: 15 eŭroj (La profito estos uzata por subteni la agadon de la movado.)

  •  Ĉiuj kun pozitiva sinteno estas kore bonvenaj!   Aliĝi eblas per pago antaŭ la 23-a de januaro 2025 al: vzw MOVADO SEN NOMO - BE75 9796 0877 6651. Via pago validas kiel aliĝo.  ---  In januari 2025 zal het 45 jaar geleden zijn dat pater Phil Bosmans de vzw MOVADO SEN NOMO, de Esperantoversie van zijn paradepaardje Bond Zonder Naam, mee boven de doopvont hield. Via het Esperanto kon zijn boodschap immers over de hele wereld verspreid worden.  Tot op de dag van vandaag, 12 jaar na zijn overlijden op 90-jarige leeftijd, houdt een groepje enthousiastelingen zijn ideeën in leven. Om deze viering kracht bij te zetten, nodigen wij alle “samideanoj” [Nl. gelijkgezinden] uit voor een etentje. [/size] Waar: Esperantohuis, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen[/color]
  • Wanneer: Zondag 26 januari 2025 om 12.30 uur
  • Wat: Een poké bowl; dit is een maaltijd waarbij je de ingrediënten naar believen zelf mag combineren.
  • Prijs: 15 euro (De winst komt ten goede aan de werking van de v.z.w.)

  •  Iedereen met een positieve ingesteldheid is van harte welkom bij ons! Inschrijven kan via betaling vóór 23 januari 2025 op: vzw MOVADO SEN NOMO - BE75 9796 0877 6651. Uw betaling geldt als inschrijving.
     

Paĝoj: 1 ... 6 7 [8] 9 10