Dum la malferma estrarkunsido de la 14a de februaro, ni pritraktis nur praktikajn tuj solvendajn demandojn. Vendredon, la 21an de marto, ekde la 20a horo, ni kune priparolos pli longperspektivan politikon de nia klubo. Ni prenos la Strategian Planon por Landaj Asocioj kaj Lokaj Grupoj de Jo Haazen por plani kion ni povus ekrealigi, kiuj iniciatos ion kaj kiel ni intencas atingi rezulton. Nia klubo povas nur prosperi per la kontribuoj de kiom eble plej multe da membroj. Ni do esperas je via aktiva partopreno.