Saluton Domvatoro! Bonvenon al nia diskutejo! Via Esperanto estas tre bona. Enestas kelkaj eraretoj, sed pli gravas, ke vi skribas kun kelkaj eraretoj, ol se vi tute ne skribus!
ĉu vi deziras ekzerci per Interreto? Tiam vi povus viziti
www.lernu.net, kiu estas speciale farita por lernantoj. Vi povas kompreneble ankaŭ skribi tie ĉi en la forumo.
ĉar via lingvaĵo jam estas tre bona, vi povus ekzemple aboni iun revuon por progresintoj. ĉu vi jam rigardis
www.monato.net?
aŭ ĉu via intenco estis iom praktiki parole, en kunvenoj por Esperanto-parolantoj? Kie vi loĝas?
Paŭl