Saluton Roland
Eble indus por tiaj fotoj krei apartan ŝablonon, samkiel oni faris por fotoj de UEA: {{PD-UEA}}
Ekzemple {{PD-Bruĝo}}
Tiam ja devas esti klare ke la urba arĥivo de Bruĝo efektive havis/as la kopirajton je la bildoj kaj pretas ilin disponigi kiel publikan havaĵon.
Vidu
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:1923-uea-administra-%C4%89ambro.jpg"Tiu ĉi verko devenas de la arkivo de la Universala Esperanto-Asocio aŭ de la Biblioteko Hector Hodler kaj ĝi estas publika havaĵo. UEA, la kopirajto-posedanto, konsentas pere de sia ĝenerala direktoro Osmo Buller, ke tiu ĉi materialo rajtas esti uzata por iu ajn celo."Se vi konsentas, ĉu vi povas havigi al mi konvenan tekston (kun konkreta nomo de tiu kiu donis la konsenton) por ke mi provu krei tian ŝablonon?
Amike
Yves