Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
Esperanto-literaturo kaj -muziko
(Kontrolanto:
PaulP
)
Johán Valano senpage por vi
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Johán Valano senpage por vi (Legita 6742 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
PaulP
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 601
Sekso:
Johán Valano senpage por vi
«
je:
08 aprilo 2020, 14:20:24 ptm »
Ĉu vi bezonas iom da distro dum tiuj ĉi pandemiaj tagoj? Flandra Esperanto-Ligo regalas vin per senpaga novelaro:
Ĉu rakonti novele?
de Johán Valano (pseŭdonimo de Claude Piron).
Pri tiu ĉi novelaro Andrée Gacond diris en Svisa Radio: „Kio agrabligas tiun amuzon, tio tutcerte estas la samtempe agrable flua kaj tamen ne tute kutima lingvaĵo de la verkoj de Johán Valano. Lia moderna skrib-arto ŝokas tiujn, kiuj frekventis nur lernolibrajn tedaĵojn. Kontraŭe ĝi plaĉas al tiuj, kiuj havis la okazon partopreni junul-renkontiĝojn, kie oni iom eksperimente uzas la zamenhofan idiomon.”
Kaj pri la ĉefa novelo de
Ĉu rakonti novele?
: „La plej longa kaj eble originala el tiuj krim-noveloj estas
Spiona rondo
. Tre komplike kaj komike kombiniĝas en ĝi ludo, spionado, kontraŭspionado, detektiv-trejnado, promenigante la saman rondon en diversajn lokojn de la sama kvartalo.”
Ĉu ankaŭ vi ŝatus posedi tiun ĉi brilan novelaron senpage? Iru al
https://www.retbutiko.be/eo/ero/cxrn
, alklaku la butonon „
aĉeti
” (nu, ĉu oni povas aĉeti ion senkostan?!) kaj metu la ciferon „1” ĉu ĉe la cifereca formo ePub, ĉu ĉe PDF, ĉu ĉe Mobipocket. Poste alklaku „
Finu la butikumadon
”.
Kompreneble vi povas ankaŭ kapti la okazon kaj mendi aliajn librojn (butono „
Butikumu plu
”), sed tio ne estas deviga. Se vi volas mendi nur la senpagan novelaron, vi estas tute bonvena!
Agrablan butikumadon kaj legadon!
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »