Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Agendo / Agenda
Agenda / Agendo
(Kontrolanto:
Roland Rotsaert
)
Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022
Ligitaj eventoj
Oldenburg: Germana E-Kongreso
: 03 junio 2022 - 06 junio 2022
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022 (Legita 4638 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1322
Sekso:
Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022
«
je:
11 marto 2022, 09:32:01 atm »
Germana Esperanto-Asocio kune kun partnera asocio Esperanto Nederland invitas je Pentekosto al Oldenburg. La kongreso estas agnoskita kiel oficiala kleriga programo de Erasmus+ kun la temo „Daŭripovo“. Aro da prelegoj prilumos la temon en diversaj kuntekstoj: lingvo/komunikado, medio, ekonomio, trafiko, insuloj, la vivo de handikapitoj, virtuala mono kaj eĉ kosma rubaĵo. Okazos ankaŭ kultura programo kaj lingvokurso por komencantoj malfermitaj al la publiko.
https://www.esperanto.de/gek2022
Informoj je Eventa Servo:
https://eventaservo.org/e/419388
Protokolita
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1322
Sekso:
Re: Germana-Nederlanda E-Kongreso, Oldenburg 3-6 junio 2022
«
Respondo #1 je:
12 junio 2022, 19:49:46 ptm »
(Legu ankaŭ
https://eventaservo.org/e/db2b49
)
La proksiman lundon (17:30-19:00 pariza tempo) mi rakontos pri la 99-a
Germana E-Kongreso okazinta la pasintan semajnfinon en la urbo Oldenburg,
kun la ĉeftemo "daŭripovo" (
https://www.esperanto.de/eo/gek2022-programo
).
Partoprenis 150 personoj kaj estis vigla prelega kaj arta programo. I.a
koncertis Kajto kaj mi prelegis pri "Daŭripova Spac-ekspluatado". Post la
kongreso mi gastis en la E-klubo en Bremen kaj prelegis pri la lasta
Israela Kongreso. Oni tre interesiĝis kaj pluraj diris ke ili konsideros
partopreni en aprilo 2023.
Kelkajn fotojn mi afiŝis en Facebook:
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10227997307707949
kaj
https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10227989320188266
La Zoom-adreso estas kiel ĉiam
https://huji.zoom.us/j/7508982919
aŭ klaku
la Zoom-bildon kiu aperas dum la kunvenhoroj en la hejmpaĝo de ELI
https://www.esperanto.org.il/
Ĝis lundo, Amri
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »