+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

Aŭtoro Fadeno: NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!  (Legita 13057 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!
« je: 25 januaro 2011, 14:45:04 ptm »
NASK 2011: Sama Kurso en Nova Vesto!

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ŝanĝas la formaton de la 42-a sesio en 2011! Anstataŭ la tri-semajna daŭro, NASK okazigos mallongan sesion de nur sep tagoj de intensa instruado dum la usona feria semajno de la 4-a de julio (2-10-a de julio 2011). Tiu ŝanĝo estas farita por allogi la lernantojn kiuj ne havas sufiĉe da feria tempo aŭ mono por pli longa sesio. La loko - la sunplena kampuso de la Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) - restas la sama. ĉiu inter la aĵoj 16 kaj 96 (aŭ eĉpli) de ĝie en la mondo estas bonvenaj!

Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkuliĝas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranĝoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.

Partoprenantoj loĝos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormĉambroj, kun tri manĝoj tage, en la apartamentejo "Internacia Domo". La manĝejo kaj klasĉambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj eĉ havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla!

Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn ĉiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por ĝi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.

ĉi-jare estas rabatita prezo por ĉiuj, kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antaŭ la 15-a de marto), ĉio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe: http://esperanto.org/nask; informoj pri prezoj kaj pag-manieroj: http://esperantic.org/eo/edukado/nask. Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen(ĉe)aol.com.