La Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk komencis bitigi la revuon 'Flandra Esperantisto', kiu aperis de 1931 ĝis 1961. Estas la intenco bitigi ĉiujn gravajn belgajn E-revuojn. Tiel persono kiu estonte komencos verki historion de la belga movado (aŭ parton de ĝi) pli facile trovos informojn.
Pro la pezaj dosieroj la revuoj ne estas rekte legeblaj interrete. Ili estas je
www.mydrive.ch kaj estas elŝuteblaj per uzantonomo (guest@rotsaert8000) kaj pasvorto (lemaire).
Eble tio stimulos lokajn grupojn (aŭ personojn loĝantajn en loko kie iam estis grupo) kolekti malnovajn revuojn kaj prepari ilin por bitigo. ĝis nun en Esperantujo ĝenerala proceduro por tion fari mankas kaj maloftas informinterŝanĝo. La fondaĵo Vanbiervliet uzas
Scansoft Omnipage por transformi skanitajn dokumentojn en traserĉeblajn pdf-dosierojn.