Saluton al ĉiuj,
de kelkaj monatoj ekzistas la "café Esperanto"
http://cafe-eo-bxl.weebly.com/Kio estas la Café Espéranto ?
Ne estas loko, sed rendevuo.
ĉiun duan vendredon de ĉiu monato, samideanoj kunvenas ĉe trinkejo por havi agrablan vesperon.
Por kiu ?
Komencantoj, spertuloj aŭ scivolemuloj kiuj ankoraŭ ne konas la lingvon : ĉiuj estas bonvenaj.
Sed kie en Bruselo ?
La loko ŝanĝiĝas laŭ la proponoj.
La venonta estos junie. Baldaŭ venos la adreso de la loko.