Hazarde mi retrovis hodiaŭ artikolon, kiun mi verkis antaŭ preskaŭ 10 jaroj. Ĝi ankoraŭ restas aktuala nun, kaj mi republikigas ĝin ĉi tie, kun nur kelkaj aktualigoj.
Fine de la okdekaj jaroj mi, nome de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), korespondis kun Lorjak pri la eldono de lia romano
Kromosomoj kaj mi proponis al li kontrakton, kiu antaŭvidis por li tantiemon de 10 % pri ĉiu vendita ekzemplero. Tiu propono, laŭ kiu li ricevu kompenson pro sia laboro, igis lin skribi jene al membro de la eldona komisiono de FEL: „Mi ricevis de S-ro Peeraerts (direktoro de FEL) surprizan kontrakton, kiu resimpatiigis al mi la eldonistan mondon. Surprizan kaj agrablan, ĉar el tiu medio, kiu faris profitojn per mia laboro (Eŭlalia: 5000 ekzempleroj), mi neniam ricevis unu frankon. Dankon! Ĝis Flandra Esperanto-Ligo, neniu iam pensis pri tio.” Pri tiuj preskaŭ forgesitaj faktoj mi denove pensis, kiam mi legis kritikojn pri la kostoj de la elektronikaj libroj (bitlibroj) en Esperanto.
Aŭtorrajtoj Pluraj opinias, ke bitlibroj estu senpagaj, ke la eldonistoj de bitlibroj „ja ne havas elspezojn”. Jen ekzemplo, kiu pruvas la malon:
Ĉar la jaro 2010 en Flandrio estis la jaro de Willem Elsschot (fama flandra verkisto, kiu mortis tiam antaŭ 50 jaroj), kaj ĉar traduko al Esperanto de unu el liaj verkoj estis eldonpreta, mi enketis ne nur pri la aŭtorrajtoj okaze de eldono de presita verko, sed ankaŭ okaze de eldono de bitlibro. Por eldoni elektronikajn versiojn de la verko aldoniĝus al la aŭtorrajtoj ĉirkaŭ 1000 eŭroj, pagendaj anticipe.
Nu, ni faru malgrandan matematikan ekzercon. Ni imagu, ke la eldono furorus en Esperantujo, kaj ke ni sukcesus vendi 100 bitlibrojn. Tiam do ĉiu libro devus kosti minimume 10 eŭrojn (1000 dividite per 100), nur por povi pagi la aŭtorrajtojn. Sed se ĝi ne havus mirindan sukceson – tradukoj kutime ja ne furoras en Esperantujo –, kaj se ni vendus nur 50 ekzemplerojn ... tiam ĉiu bitlibro devus kosti minimume 20 eŭrojn. Nu, eĉ 50 ekzempleroj de bitlibro ne estas realisma nun. Eble 25 povus esti reala, sed tio kondukus al kostoprezo de 40 eŭroj. Al tio aldoniĝu la lokaj impostoj de 6 %, ebla honorario por la tradukisto, por la ilustristo, kostoj de kompostado, varbado ktp, kaj oni rapide atingas 60, 70 eŭrojn aŭ pli ... FEL do decidis ne eldoni la koncernan verkon en elektronika formo.
La Esperanto-komunumo Ĉu do la fino de la bitlibro en Esperanto pro la altaj aŭtorrajtoj? Ne, feliĉe la Esperanto-aŭtoroj havas aliajn postulojn. La kutimo (almenaŭ ĉe FEL) estas, ke la aŭtoroj ricevas tantiemon, ekzemple 2 eŭrojn por ĉiu vendita ekzemplero. Se vendiĝas malmultaj, la aŭtoro ricevas malmulton; sed se vendiĝas ekzemple 1000 ekzempleroj, la aŭtoro enkasigas 2000 eŭrojn. Tio faciligas la buĝetadon, kaj eldonistoj de originalaj Esperanto-romanoj do riskas malpli ol tiuj de tradukaĵoj, kie ili devas anticipe pagi grandan sumon nur por la rajto eldoni.
Kiam FEL eldonis siajn unuajn bitlibrojn, ĝi jam havis sperton pri elektronika eldonado. Jam de jaroj aperadis la PDF-versio de la magazino MONATO. Ni konstatis, ke la kostoj de la PDF-eldono sumiĝas ĉirkaŭ 60 % de la papera eldono. Pro tio la unuaj bitlibroj de FEL kostis ankaŭ 60 % de la bindita versio, la postaj eĉ malpli.
Ĉu tiu nombro de 60 % estas komparebla kun la prezoj ekster la Esperanto-komunumo? Ŝajne neniel. Estas landoj, kie bitlibroj kostas multe malpli, ekzemple en Rusio. Sed kontraŭe ekzistas regionoj, kie ili kostas multe pli. Ralf Müller de la germana eldonejo
Droemer Knaur opinias, ke ekranlibro kostu 80 % de la papera versio. Lia kolego Olaf Ernst de la eldonejo
Springer ne samopinias. Li diris en intervjuo, ke ekranlibroj devus kosti pli ol paperaj, ĉar „ili donas multe pli ol la pura materia valoro de la dosiero, kiel serĉfunkciojn aŭ la konstantan disponeblon en mia poŝo, kie ajn mi troviĝas.”
La merkato de bitlibroj ankoraŭ estas juna, kaj certe la prezoj ankoraŭ ne baldaŭ stabiliĝos. Sed ke bitlibroj estos senpagaj estas ne tre probabla. Ankaŭ aŭtoroj, tradukistoj, desegnistoj, eldonistoj – eĉ se esperantistoj – plene rajtas iom profiti el sia laboro.