Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
Kursoj / Cursussen
(Kontrolantoj:
PaulP
,
Roland Rotsaert
)
Kursoj pri lingvo kaj pri verkado
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Kursoj pri lingvo kaj pri verkado (Legita 5796 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1322
Sekso:
Kursoj pri lingvo kaj pri verkado
«
je:
21 novembro 2022, 15:27:14 ptm »
Eble povus plibeligi viajn tagojn regula renkontiĝado kun afablaj
gesamideanoj, dum lernado de kaj pri Esperanto. La fama Jagelona
Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta
mondo du diversajn kursojn, gvidotajn vive en Interreto.
Kurso 1
Eraroj ne estas pekoj, sed… korektu ilin! Agrable kaj kuraĝe korektu ĉiajn malperfektaĵojn en via lingvouzo, sub
gvido de sperta instruistino. Vi ricevos multe da helpo pri la individua uzado de la lingvo.
Kurso 2
Kurso por verkistoj, ĵurnalistoj, aŭtoroj de blogoj kaj aliaj interesiĝantoj.
Iuj verkantoj de tekstoj alfrontas lingvajn malfacilaĵojn, videblajn i.a.
en iuj retpaĝoj, en kiuj estas publikigitaj beletraj aŭ aliaj tekstoj. Tiaj
malfacilaĵoj ne malofte ĝenas redaktadon, ili estas ankaŭ obstaklo en
beletra kreado.
Jen tria okazigo de la sukcesa kurso el la pasintaj jaroj, destinita por
verkantoj de diversaj tekstoj. La skribaj aktivaĵoj ampleksos leksikon,
gramatikon, donos specialan atenton al sintakso kaj zorgado pri stilo. La
programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro
pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la
Esperanto-literaturo. La partoprenantojn surprizigos interesaj kaj tute
nekutimaj ekzercoj.
5-monataj kursoj, kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.
La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj
blazono de la universitato, la markon de la prestiĝa, internacia
EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio
plialtigas ilian internacian prestiĝon.
Limdato por aliĝi: 27 novembro 2022 (aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj).
Pli da informoj pri la kursoj:
https://bit.ly/37MIYye
Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis
ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com (ni
publikigas la adreson de la kursoj en tia kontraŭ-spama formo).
Invitas vin kore
Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »