La 17a de februaro je la 20a horo antverpena tempo (aŭ 19a horo londona tempo) Emiljo Cid parolos pri „Google Grants”.
„Google Grants” proponas subvencion de ĝis 10 000 dolaroj monate por ne-profitcelaj organizaĵoj en la formo de senpagaj reklamoj ĉe Google Adwords. Tio signifas, ke via asocio ne ricevos monon, sed krediton por fari reklamojn en Google ĝis la valoro de 10 000 dolaroj monate. Per tiu granda sumo, vi povos amase disvastigi Esperanton en via lando.
Por partopreni tiun ĉi programon, petu la Zoom-ligilon de via klubo.