+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Antverpeno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Communicationssprache

Aŭtoro Fadeno: Communicationssprache  (Legita 737 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 598
  • Sekso: Vira
Communicationssprache
« je: 30 majo 2024, 08:20:36 atm »
Morgaŭ la 31an de majo kaj vespere je la 20a horo CEST, Martin Ptasinski denove elfosis interesan perlon en la lingvohistorio. Li skribis:
 
 
Communicationssprache - esperante Komuniklingvo - estis la unua aposteriora planlingvoprojekto. 
Ĝi originas en la jaro 1839, kia ĝia aŭtoro Joseph Schipfer estis - simile kiel Zamenhof duonan jarcenton poste - filantropo, kiu suferis pro la malamikeco inter la popoloj. 

 
Precipe la tiama malamikeco inter germanoj kaj francoj suferigis lin, kaj tiel li kiel germano bazigis sian novan komuniklingvon sur la franca lingvo. 
Kaj ĝuste tio estis la ĉefa kialo por tio, ke lia projekto fiaskis: la homoj en la 19-a jarcento ankoraŭ ne pretis por tia paca projekto, kaj tial la Communicationssprache de Schipfer estis forgesita. 

 
En tiu prelego vi ekscios, kion komunan havas la lingvo kaj ties aŭtoro kun Esperanto, kaj kiel ĝi eĉ influis la estiĝon de nia lingvo.