La Printempa Esperanto-Kunveno PEKo okazos en Mozet apud Namuro de la 20a ĝis la 22a de majo 2011. Pliajn informojn kaj aliĝilon bonvolu trovi en
www.esperanto-wallonie.beKiam?
Dum semajnfino de majo. De vendredo 20-a de majo vespere ĝis dimanĝo 22-a de majo posttagmeze.
Kie?
En bela kastelo, meze de granda arba parko, en Mozet, apud Namuro en Valonio. La flughavenoj de Charleroi kaj Bruselo estas proksimaj.
Por kiu?
La renkontiĝo celas ĉiujn: infanoj, junuloj, plenkreskuloj, komencantoj, esperanto-parolantoj...
Ni planas ampleksan programon kies du koncertoj (jOmO sabat-vespere kaj tradicia valona muziko vendredo-vespere), ekskursoj, speciala programo por infanoj kun duontaga ekskurso, esperanto-kursoj, prelegoj...
La koncerto de jOmO estos malfermita. Venu spekti lin eĉ se vi ne partoprenas al PEKo, invitu viajn familianojn kaj amikojn!
Geskoltoj?
Skolta Esperanto-Ligo (SEL) reaktiviĝas kaj organizos esperantan ĵamboreon en 2012.
Paralele al PEKo, ni organizas kunlabore kun SEL esperanto-kursaron por geskoltoj kaj membroj de "Patro" aŭ "Chiro". Kontaktu Valer,
doumontvalere@yahoo.fr se vi volas reklami ĉi-tiun aranĝon en via lando aŭ por aliĝi!
"Patro" aŭ "Chiro" estas junularmovado en Belgujo.
Pli da informoj?
Vidu la kunsenditajn dokumentojn
Kiu organizas? Ni!
Asocio Por Esperanto (APE) estas la supra esperanto-asocio en Valonio. Vidu
www.esperanto-wallonie.beDum PEKo, la asocio Komunikado okupiĝos pri niaj rilatoj kun amasinformiloj. Vidu ĉe
www.komunikado.beKiel aliĝi?
Elektu vian pli ŝatatan manieron :
1.
plenigi tiujn-ĝi informojn kaj sendi ilin en retmesaĝo al
doumontvalere@yahoo.fr Familia nomo :
Persona nomo :
naskiĝdato :
Adreso :[strato, poŝtkodo, urbo]
Lando :
Telefono :
Vegetare : [jes, ne, ne gravas]
ĉambro : [unupersona, dupersona, plurlita, au tendumado]
Alir-rimedo : [trajne, aute, aviadile]
Vi rajtas mencii mian nomon sur la PEKo-retpaĝoj : [jes au ne]
Via ebla kontribuo al la programo kaj rimarkoj :
3.
printi la supran aliĝilon kaj sendu ĝin per poŝto ĉe : PEKo ĉe Doumont Valère - rue de Velaine, 114 bte 4 - 5060 SAMBREVILLE - BELGUJO
4.
telefoni al Valère +32 485 517 552
ĝis PEKO,
nome de APE
valer, ĉef-organizanto
PS : ne forgesu! Pli frue vi aliĝos, malpli vi pagos.