Valentinus, vi diras:
ĉiam oni povas trovi volontulon (*****).
Eble jes. Sed tio ne estas la bazo por sukseso. Mankas ofte "management" (gvidado): klaraj celoj, volo por suksesi, fiksi la decidpovo, definita laborgrupo, fiksi la tempolimitoj, raporti, korekti, ....
Kara amiko,
Kiam oni havas dungitoj, oni povas fari postulojn. Kiam ni laboras per volontuloj, la afero iĝas ege komplika. Mi havas ege gravan sperton el tempo en SAT. Mi faris ĉion kun volontuloj kaj, mi scias ke vi ne estas homo kiu pensas malbona pri vortoj, kiam oni ne uzas la "vipon" moviĝas nenion.
Estis periodo de 18 jaroj ke mi ne partoprenis FEL kunsidon kaj mirigis min ke , post tiu longa periodo mi revenis en sama diskuto ol antaŭ 18 jaroj. Tio estas la problemo de volontuloj. ĉiu havas sian propran opinion, unu estas fanatika flaminganto, alia fanatika neŭtralulo (memoru Wim). Diskuto necesas por trovi kompromison. Vi mem havas belan prelegon pri tio afero.
Kiel mi jam diris, en Flandrio ne ekzistas debatkulturo. Tuj kaj spertu en ĝi tiu forumo, oni manipulas viajn vortojn aŭ simple ne respondas al demandoj faritaj.
Mi esperas ke ni kun La Verda Stelo povos iri alian vojon. Mi esperas ke venontan sabaton vi venos al la laborkunsido de LVS. Poste ni havos tiujn kunsidojn dum la vespera programo.