Venontan vendredon, la 21an de decembro je la 20:00a, Kevin De Laet informos nin pri “Okcitanio, la meztaga lando”. Okcitanio estas regiono, precipe en la sudo de Francio, sed ankaŭ iomete en Hispanio kaj Italio. La okcitana tie ankoraŭ ege vivas. Kevin estas nia specialisto pri minoritataj lingvoj kaj havigos al ni interesajn novaĵojn pri la regiono kaj la lingvo.