Jam delonge Flandra Esperanto-Ligo ofertas 'verdajn kontojn' kie simpatiantoj povas deponi monsumon por subteni la agadon de la asocio (rigardu la detalojn je
http://www.esperanto.be/fel/fin/verdakon.php). La verdaj kontoj sekvas la ĝeneralan rentonivelon kaj pro tio la rentotarifo ekde la unua de majo 2013 reduktiĝos al 1 %.