Ne rilatas al la demando, sed mi tamen ĉi tie menciu ke ĉenas min la multaj membroj kiuj nur uzas pseŭdonimon, sen doni iun aldonan profilon. Mi taksas ke tiel duono de la membroj restas nekonata al mi. En normalaj cirkonstancoj mi rapide adiaŭus tian grupon...
Roland
Jes, ankaŭ min tio ĉenas. Mi ne komprenas la celon de la anonimeco en forumo kiel tia ĝi.
Pli bone malfrua reago ol nenio, ĉu ne?
Mi konsentas ke inter FEL-anoj ne necesas anonimeco sed tamen ankaŭ komprenas kaj eĉ, en certaj kazoj, ŝatas la uzadon de pseŭdonimoj.
Bone elektitaj kaj sinceraj pseŭdonimoj donas ofte pli da informoj pri la kaŝita persono ol la vera nomo (se oni ne konas la personon).
Ekzemple unu membro uzas la pseŭdonimon "biciklanto". Mi ne konas lin sed mi nun almenaŭ scias ke estas iu kiu ŝatas bicikli. Tiam mi komencas pensi kaj kombini:
- Kutime iu kiu ŝatas bicikli estas sportiva persono kaj ankoraŭ eblas sufiĉe bone movi.
- Do li verŝajne ne estas tro maljuna.
- ĉar li ankaŭ estas Esperantisto mi pensas ke li ankaŭ ŝatas vojaĝi per biciklo.
- Se tio estas vera, vojaĝi per biciklo donas pli da kontaktoj kun enloĝantoj de la lokoj kiujn li vizitis.
- Persono kiu multe vojaĝas estas tre ofte interesa persono kiu havas tre ĝeneralan konon kaj do povas korespondi pri diversajn aferojn.
Se li nur uzis sian veran nomon kaj mi ne konas lin, mi scias nenion pri la persono, nur ke li nomiĝas Jos, Jef, Louis, aŭ ....
Fakte estas la sama sistemo kiel emotikoj, ĉi-foje oni ne aldonas informojn al la skribitaj tekstoj sed pri la persono mem.
Sed, ĉar mi estis "Espero" kaj do "esperas" ke oni ŝatas kion mi faras, mi donas la "bonan" ekzemplon kaj forlasas mian pseŭdonimon por uzi mian veran nomon "Albert".
Nun estus du personoj en la forumo kiuj nomiĝus "Albert" kaj tio ne funkcias.
Do mi ankaŭ ŝanĝis mian administrantan nomon "Albert" al "Albert1".
Tiu nova nomo "Albert1"
ne estas pseŭdonimo kaj
neniel rilatas al nia reĝo, estas nur solvo por la problemo de duobla nomo.