Karaj
Kiel Esperantisto el Diepenbeek, mi havas samajn problemojn kiel kelkaj aliaj post la disfalo de Esperantoklubo Hasselt, nome la relativan grandan distancon kiun ni devas veturi al la nuna Limburga klubo en Peer.
Tial Tiu ĉi specifa loko en la forumo povas servi kiel senpaga komunikilo inter la Limburgaj Esperantistoj.
Estus ege interesa se la estraro kaj la gemembroj de la Limburga Esperanta Asocio (LEA) volus uzi tion ĝi tre praktikan ilon i.a. por publikigi ilian agendon kaj revuon "Ponto".
Samtempe povas esti bona loko por komencantoj kaj pli spertuloj por ĉiuj ajn demandoj aŭ rakontoj, tiel ili spertas la avantaĵon de retejo en kiu ili povas skribi en la
vera Esperanto, kun ĉapelitaj literoj!
Kompreneble ankaŭ ekzistas ĉiam la ebleco por malfermi temon en la Nederlanda.
Se estas problemoj pri la uzado de Tiu ĉi forumo, bonvolu demandi.
Mi eĉ volas klarigi la funkciadon al la grupo se necesas.
? ? ? ? ? ?
? ? ? ? ? ?