Oni pro la angla "method" ofte konfuzas 'metodo'n kaj 'kurso'n. Ofte oni uzas 'method' kiam ne temas pri "efektive alia pedagogia metodo", sed simple pri "kurslibro". Laŭ mi "hocus & lotus" estas la "natura metodo". (Kontraste al ekz. gramatika metodo por pli aŭaj lernantoj.)
En Belgio mia filo lernis per la 'metodo' "Jules", kiu similas al "hocus & lotus", sed simple estas aliaj roluloj. Esperanta ekvivalento (kvankam por iom pli aŭaj infanoj kaj iom malpli 'natura metodo') estas la t.n. "urso-kurso".
Amike,
Lode