La 7an de majo pace forpasis en sia dormo nia membro Emiel Van Damme en la aĝo de 92 jaroj. Emiel en FEL estis ĉefe konata kiel gramatikisto. Li verkis, plej ofte kune kun Christiane De Vleminck, plurajn verkojn pri la gramatiko de Esperanto.
- ABC-gramatiko de Esperanto
- Leksikaj ekskursoj (tri volumoj)
- Gramatika ABC-mempraktikilo
La unuan verkon li mem tradukis el la franca „Grammaire ABC d'Espéranto”.
Emiel publikigis ankaŭ poemojn sub la titolo „Dolĉe-amare”, originala poemaro en la Serio Stafeto. Ĉiujn liajn verkojn eldonis Flandra Esperanto-Ligo. Plurajn el ili oni devis represi pro elĉerpiĝo. Vidu:
https://retbutiko.be/trovu/damme?trovu=damme.
En la mezaj paĝoj de la revuo Horizon.taal Emiel prizorgis konstantan lingvo-rubrikon kaj en Monato li redaktis, kune kun la nevo Philippe, la rubrikon „Medio”.