+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj

Aŭtoro Fadeno: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj  (Legita 819 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 40
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
« je: 11 oktobro 2019, 19:02:08 ptm »

Ĉu vi jam konas la retejon Nubo.re ? Se ne vi nepre vizitu ĝin por interkonatiĝi inter esperantistoj. Oni tie diskutas pri la sukceso aŭ malsukcesaj kondiĉoj de tiaj retejoj. Ĉu la FEL-formumo lernu el tio ?
https://nubo.re/app/forum/topic/1277/aliaj-retejoj-similaj-al-nubo
« Lasta redakto: 11 oktobro 2019, 20:35:12 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Specialisto
  • *****
  • Afiŝoj: 469
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
Re: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
« Respondo #1 je: 23 oktobro 2019, 10:19:47 atm »
Iam ipernity havis tian funkcion, kaj tie ariĝis pli ol 2000 Esperanto-parolantoj. Nun ipernity tamen ne plu subtenas Esperanton, kaj laŭ mia scio jam pli ol 1000 esperantistoj forlasis ĝin (aŭ almenaŭ ne plu aktivas en ĝi). Eble Nubo.re povas anstataŭi ĝin.

« Lasta redakto: 23 oktobro 2019, 16:06:56 ptm de PaulP »

Elsalutinta yvesn

  • Forumadministranto
  • Progresinto
  • *****
  • Afiŝoj: 85
  • Sekso: Vira
Re: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
« Respondo #2 je: 26 oktobro 2019, 11:44:16 atm »
Esperantistoj nuntempe precipe (ek)uzas Telegram - vidu www.telegramo.org

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Specialisto
  • *****
  • Afiŝoj: 469
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
Re: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
« Respondo #3 je: 26 oktobro 2019, 12:51:00 ptm »
Esperantistoj nuntempe precipe (ek)uzas Telegram - vidu www.telegramo.org
Sed Telegramo estas ĉefe, aŭ nur?, babilejo, ĉu ne? Oni ne povas uzi ĝin kiel blogejon, ĉu?

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 40
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Ipernity 2020
« Respondo #4 je: 12 februaro 2020, 21:01:19 ptm »
Raporto de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistoj)- 2020-02-12 Ipernity & Esperanto
Eble vi mem uzis/uzas ankoraŭ Ipernity por montri viajn fotojn au por viziti aliajn foto-prezentadojn.
Dum pluraj jaroj Ipernity ofertis Esperanton kiel laborlingvo. Kiam Ipernity havis malfacilaĵojn, grupo da interesatoj savis Ipernity, kreinte la asocion IAM kiu nun vivtenas Ipernity.
Bedaurinde inter ili ne estis esperantisto, kaj ili devis redukti la elspezojn. Pro tio ili rezignis pri Esperanto.
Mi demandis la asocion, kaj fakte ili denove pretas oferti Esperanton se ni garantias minimuman nombron da klubanoj. La kotizo por normala klubano estas 22,90 Euro.
Laŭ aktualaj informoj (2020) restas 360 homoj (de pli ol 2000!) kiuj uzas Esperanton kiel laborlingvo, de  kiuj malmultaj estas denaskaj esperantistoj.
Tamen nur 12 aŭ 13 estas pagantaj klubanoj. Ni devus esti 40 pagantaj klubanoj por reale montri nian intereson.
UEA volas subteni la reaktivigon de niaj klopodoj, sed preferus ke estas sufiĉe multaj uzantoj kiuj pagas.
Se ni sukcesos, restas tamen iom da laboro traduki la novajn tekstojn en Esperanton.
Do, se vi uzas Ipernity – bonvolu pripensi ĉu vi povas iĝi klubano (je jaraj kostoj de 22,90 Euro).
« Lasta redakto: 12 februaro 2020, 21:04:40 ptm de Herman Deceuninck »