+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  FEL / VEB (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Donacu al FEL, kaj vi ŝparos pli da mono!

Aŭtoro Fadeno: Donacu al FEL, kaj vi ŝparos pli da mono!  (Legita 65 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Specialisto
  • *****
  • Afiŝoj: 497
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
Donacu al FEL, kaj vi ŝparos pli da mono!
« je: 19 junio 2020, 21:38:55 ptm »
Ĉar ankaŭ asocioj kiel Flandra Esperanto-Ligo estis trafitaj de la pandemio, la registaro volas subteni tiujn, kiujn finance helpas al FEL. Ĝis nun personoj, kiuj loĝas kaj laboras en Belgio, povis subtrahi de siaj impostoj donacojn al FEL de 40 € aŭ pli, kaj ricevis pri tiuj impostliberecon de 45 %. Ekzemple, kiu donacis 100 €, ricevis impostliberecon pri 45 € de siaj enspezoj.

Nun, dum la imposta jaro 2020, tiu impostlibereco estas altigita al 60 %. Ekzemple: se vi donacas al FEL dum unu jaro entute 100 €, la imposta servo aŭtomate subtrahos 60 € de viaj imposteblaj enspezoj.

Do ju pli vi donacos al FEL, des pli vi ŝparos!!!!

Memorigo: Donacoj al FEL okazu je la konto BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo BPOTBEB1) de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, kun mencio „gift”.
« Lasta redakto: 20 junio 2020, 08:00:17 atm de PaulP »