Esperanta vikipedio ricevis rekonon pro kresko
- Sukcesa "Monato de Vikipedio" -
La Esperanto-vikipedio ricevis rekonon pro la plej granda kresko de la
mil "havendaj artikoloj" dum la pasinta monato aprilo 2010. En tiu listo
enestas la temoj, kiuj laux la vikipedio-kunlaborantoj nepre enestu en
cxiu vikipedio; enestas ankaux Esperanto, inter entute 18 lingvoj.
Esperanto estas nun kun unua loko menciata sur la pagxo, kie oni sekvas
la plej grandajn kreskojn de tiuj artikoloj en unuopaj vikipedioj,
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Growth#eo_Esperanto . En komparo kun la aliaj lingvoj Esperanto antauxeniris dum aprilo de la
37-a loko al la 33-a, vidu:
http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles .
Sukcesa "Monato de Vikipedio"
Tiu kresko estas la plej videbla sukceso de la jxusa "Monato de
Vikipedio", kiun survojigis Marek Blahusx
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Blahma kadre de E@I.
Akompanis la kampanjon konkurso, en kiu partoprenis laux
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso entute 28 vikipediaj
kunlaborantoj. La rezulton de la konkurso oni aperigos fine de majo.
Mil "havendaj artikoloj"
Jen la listo de la mil havendaj artikoloj,
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Listo_de_havendaj_artikoloj , pri
kies konsisto certe eblas senfine diskuti... (Kaj ni mem versxajne
samopinias maksimume pri tio, ke Esperanto restu en gxi