(Mi jam metis la sekvan mesaĝon en la forumo, sed mi ne vidas ĝin; eble pro iu erara manipulado mi forviĝis ĝin. Mi pardonpetas kaze ke ĝi aperas dufoje.)
En la Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet estas albumo de Maria Posenaer, formato 41 x 25 cm., en bela (sed iom kaduka) 'art déco' kovrilo. Mi ne scias kiam aŭ kiel la albumo alvenis en Kortrijk. Enestas fotoj, bildkartoj, kongresaj dokumentoj kaj diversaj esperantaĵoj.
ĉar la enhavo de la albumo estas grava kaj interesa, mi intencas ciferecigi ĝin. Kiel unu paŝo, mi laĵeble reordigis la elfalintajn dukumentojn, fotis ĉiun paŝojn kaj konvertis la fotojn al .pdf-dosiero. La (sufiĉe peza) dosiero estas je
www.esperanto-kortrijk.info (elektu 'Posenaer' el la menuo kaj poste serĉu la aldonaĵon al la (ankoraŭ malplena) dokumento. Por interesitoj, la fotoj estas je
www.mydrive.ch (uzantonomo guest@rotsaert8000, pasvorto lemaire).