Mi emis respondi al verda vojo: ne nur proponu, sed agu (sed jam estas farita).
Atentu tamen ke la volontula laboro en Flandrio tute burokratiĝis: legu la leĝojn kaj regulojn je
http://www.vrijwilligerswerk.be Se asocio volas akcepti kaj gvidi siajn volontulojn tute laŭregule, iu persono (volontuloĝ) devos dediĝi multajn horojn al tio kaj do havos malpli da tempo por sia normalaj taskoj.
Praktike, mi nur vidas du branĝojn kie la volontula laboro bone funkcias:
- la grand(eg)aj asocioj, kiuj havas fakulo(j)n por zorgi ke ĉio okazas laŭregule,
kaj
- la etaj asocioj, kiuj ne atentas la leĉaron kaj kie laboras la veraj volontuloj, kiuj ne postulas kontrakton, kompensojn, ktp. sed aktivas ĉar ili ŝatas aktivi.
Konkrete por FEL: necesus unue aktualigi la taskoliston kaj trovi personon kiu kapablas akcepti kaj gvidi novajn volontulojn. La diskonigo unualoke okazu tra niaj propraj revuoj.