Post trijara serĉado, dum kiu ni senrezulte vizitis multajn konstruaĵojn, la Internacia Esperanto-Arkivo fine en la centro de la urbo
Diest (Hasseltsestraat) trovis la taŭgan spacon: ter- kaj subtera etaĝoj, kune ĉirkaŭ 350 kvadratmetrojn. La interkonsento pri la aĉeto estas subskribita en la 23-a de aprilo 2024, la notaria akto sekvos post kelkaj monatoj. Post kelkaj adaptaĵo la plena arkivo de IEspA ĉirkaŭ la jarfino povos translokiĝi al Diest.
Al la arkiva spaco aldoniĝas apartamento en la unua etaĝo, kiu estas ludonata kaj estos stabila enspezofonto de IEspA.
Jam alvenis ĉirkaŭ 300.000€ je donacoj. Por la tuto de aĉetsumo, kostoj kaj konstruoj estas bezonata plia 100.000€. La oferto de la anonima mecenato kiu al ĉiu donaco ricevita aldonas samkvantan kompletigon (vidu la retejon
www.iespa.eu, “subteno”) estas plilongigata ĝis la 31-a de julio 2024. Ankaŭ via eŭro valoras du!
Pliaj informoj en
www.iespa.eu [adreso korektita 20240627] (elektu “Loko”n en eo, same legeblas en nl , fr, de) aŭ telefone je 050 330004 (Roland Rotsaert).